Ĉu vi ankoraŭ ne scias kio estas ĉi tio retejo? Se vi ne estas hispanino mi volas prezenti ĝin al vi. bonvole legu ĉi-malsuprean blogojn!!!

Arkivo por Februaro, 2011

La Dat-Reveno de la Unua Hispana Respublika. Hodiaŭ ĝi fariĝas 138 jaroj.

En Hispanio foje ni kutimas forgesi multajn etapojn de nia historio, la Hispania vivo ĉiam kunportis senutilajn kaj avidajn reĝojn aŭ diktatorojn de tutaj specoj, kiuj kolapsigis la landon, finfine la 11-a Februaro 1873 proklamiĝis la Unua Hispana Respubliko, kvankam nur daŭris 11 monatoj. Tio estis unua sistemo de reala libereco, kiu ĝuis niaj praŭloj

Vikipedia:

Ĝi komencis per la abdiko de reĝo Amadeo de Savojo, en Februaro 1873, post tre mallonga regado. La monarkia solvo estis malkreditigita tiam en la okuloj de la radikaluloj kaj demokratoj kiuj estis forpelintaj la burbonan reĝinon Izabela la 2-a.

La respublikanoj estis tamen dividitaj rilate la formon de la reĝimo, inter la federalistoj kaj la unuigemaj. La lukto inter ambaŭ branĉoj kondukis al la rapida sinsekvo de regantoj kaj eĉ de la prezidentoj. Insurekcioj en diversaj lokoj, pluraj el ili fare de la plej ekstremaj el la federalistoj (la fenomeno estis konita kiel kantonalismo), ankaŭ kontribuis al la malstabileco.

Dum tiu tempo ĝi havis kvar prezidentojn:

  • Estanislao Figueras (februaro -junio 1873).
  • Francisco Pi y Margall (junio-julio 1873). Pi y Margall estis la ĉefa ideologo de la federalistoj, kaj estas konata en esperantaj medioj ĉar lia estis unu el la unuaj propagandantoj al Esperanto en ĝenerala medio.
  • Nicolás Salmerón (julio-septembro 1873). Li demisiis por ne esti devigata subskribi mortpunon.
  • Emilio Castelar (septembro 1873 – januaro 1874). Li estas unu el la ĉefaj retorikuloj de la hispana politiko.

Krome, la Respubliko estis kontraŭbatalita de la monarkistoj, siavice dividitaj inter partianoj de la tradicia reĝimo (karlistoj) kaj pli moderaj sekvantoj de la filo de la eksa reĝino, Alfonso. Dum pluraj monatoj en 1874 regis generalo Francisco Serrano, kun apogo de la monarkistoj. Fine, tiuj ĉi trovis la necesan apogon en la armeo, kaj sukcesis triumfigi puĉon kiu revenigis novan reĝon Alfonso al la povo fine de 1874.

La “Juancarlismo”, frankisma lasta frazo

La frankismo ne finiĝis en 1975 kaj ankaŭ ne per la Constitucia aprobo en 1978. Malfeliĉe la frankismo forte prisolidigis tra multaj jaroj preter la sang-avida diktatora morto. Se tio ne estis estinta tiel, unu Ŝtato kiu estus rompinta kun sia nigra paseo, ĝi estus estinta en la servo de la kruelega diktatoreca viktimoj kaj estus juĝinta tiujn, kiuj estis komplicoj tra jaroj de ekspluatoj, ekscesoj kaj krimoj de unu senpuninta reĝimo en la Hispana historio danke al hontinda modelo de nepuniteco, kiu adoptis landon antaŭ pli da 30 jaroj

La frankismo nomiĝis do “Juancarlismo”-n, kiu temas pri la komunikila kaj politika submetado en la reĝa gravulo de Juan Carlos de Borbón, nomumita de Francisco Franco Bahamonte kiel sukcedanton ĉe la Ĉefŝtatejo

40 jaroj de frankismo kaj 35 de “juancarlismo” estas ja sufiĉaj. Vi ne volas eĉ ne unu sekundo de “Felipismo”.

Kial Hispana Respubliko?

Nuntempe en Hispanio la politika situacio estas vera ĥaoso, en tiu ĉi lando vi loĝas ankoraŭ kun la estinta cetero kaj ŝajnas ke neniu volas tion ŝanĝi. Kiam iu min demandas, ĉu eble aĵoj iras malbone en via lando?, ĉu vi ne havas liberecon, nek demokration, eĉ ne ĉiu kion vi ĉiam deziris en unu eŭropa lando?

LIBERECO??? Kion oni komprenas kiel libereco? Aŭ pli ĝuste…, Kio signifas vivi demokratie? Por normalaj personoj signifas libere elekti, sen nenian premon, sen nenion imponitan… Ĉi tiu vi nomiĝas DEMOKRATION…

Nur parolu pri Hispanio…, unu lando kiu, antaŭ ne malmultaj jaroj, homoj kredis ke estas triamundaj lando aŭ la Afrika pordo, sed neniam el la Eŭropo. Kaj KIAL?

Hispanio suferas multajn malfeliĉojn dum sia propria historio, unu lando ke disdoniĝis la mondon kun Portugalio en la XV-a jarcento kaj dank’al la reĝoj el la Borbóna familio Hispanio estis malaperonta kiel sendependaj lando ĉar ĝi estis sub la franca potenco, la problemo estas ke post tiom da perditaj kaŭzoj kun tiuj Borbónidoj ŝajnas ke la hispana popolo ne volas lerni de iliaj eraroj.

Nuntempe, kun tiom da necertecoj kaj duboj pri la hispana plenkoruptita politiko pro la du nacia ĉefpartioj, kaŭzis ĝeneralan ĝenatecon en la civitaneco. Sed kiu estas ĝia origino?

Tion datumas de la postmilito kiu okazis en Hispanio ekde 1936 ĝis 1939 kie la futuro de unu lando decidiĝis de la plej tragika maniero kaj kondukis nin al unu obskureca kaj izoliĝa epoko kiu, kvankam iuj ankoraux ne kredas tion, ĉeestas en la nuna epoko.

Dum la du antaŭaj hispanaj respublikoj la lando vivis unu splendan epokon nure fiaskitaj pro la diversaj monarkdefendantoj kaj ni volas ke tiu splendo ree revenas, pro tio la solvo de tiu ĉi problemo nure nomiĝas: LA TRIA HISPANA RESPUBLIKO.

Etikedo-nubo